Angla lingvo fariĝas obstaklo dum lernado de fremdaj lingvoj.

Angla lingvo fariĝas obstaklo dum lernado de fremdaj lingvoj.

Tio estas opinio de franca lingvistika psikologo Gilberto Dalgalian, kiu prelegis en Prago (aprilo 2013) laǔ invito de Savteamoj pri temoj: „komunikado en urĝaj okazoj“. Por tagĵurnalo „Deník“ en intevjuo diris: „Se infanoj lernas dekomence nur la anglan lingvon, ili poste perdas intereson lerni plurajn lingvojn. Ne koncernas nur pri la angla, sed pri ian uniformecon en situacio, kiam homaro evoluas al pli granda diverseco.
La profesoro mem parolas  per ses lingvoj inkluzive de la bengala, kiun edukis lin lia patrino.

Per kiu lingvo estas konvene ĉe infanoj komenci?

Ĉefe per tiu, kiun ili la plej multe uzos. Ĉu en familio, aǔ en sia ĉirkaǔaĵo, ekzemple en najbaraj landoj. Por la angla estas tempo poste, ĉar plimulto da homoj tamen ne evitos ĝin.

Kial estas grave koni pli da fremdaj lingvoj?

Ĉiun lingvon, kiun vi eklernas, malfermas al vi pordon en via cerbo por plua evoluo. En klasoj, kun pli da lingvanoj, la infanoj akiradas averaĵe pli bonajn poentojn, eĉ ankaǔ en matematiko. Certe dum pli proksima esploro, oni trovus ĝenerale pli altan nivelon de scioj.

Kian metodon vi rekomendis por lernado de fremdajn lingvojn?

La tradiciaj metodoj jam estas eksmodernaj, sed oni ilin plu uzas. Efektive lerni lingvon ni povas efike lerni nur kadre de difina lingva medio, kie ni travivas konkretaĵojn. Necese krei eblecojn, ke la lernado ne restas nur intelektuala . Oni povas en lernejo ekzemple instrui historion en fremda lingvo.

Ĉu ekzistas limojn dum propriĝo de fremda lingvo? Ekzemple aĝo?

Ekzistas nur unu limo: motivigo. Ekzemple mi – mi estas maljunulo, sed mi eklernus alian lingvon, se mi troviĝus en medio, kiu al mi plaĉus tiel, ke mi volus ĝin kompreni. Aǔ, se mi renkontus iun, kun kiu mi dezirus amikiĝi.

Je la 30-a de aprilo 2013, DENÍK

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Komentáře nejsou povoleny.