Aperis reta Tutmonda Esperanto-Adresaro

Aperis reta Tutmonda Esperanto-Adresaro
La 1-an de novembro la fondaĵo Esperanto Internacia lanĉis novan retan adresaron por la Esperanto-mondo. La ĉefa ideo estas doni al Esperanto-uzantoj praktikan rimedon por kontakti unu la alian kaj por serĉi kolegojn aŭ helpontojn iukampe. Esperanto Internacia estas memstara fakfondaĵo pri Esperanto-informado kaj
-instruado, fondita en 2010. Ĝi subtenas plurajn E-projektojn, i.a. en Meza Ameriko kaj Afriko.
La adresaro efektive estas pluevoluigo de jamaj projektoj: ĝi kombinas diversajn ideojn, do ĝi ne nur servas por kontakti unu la aliajn, sed oni povas ankaŭ serĉi laŭ specifaj kriterioj. Tio permesas uzi la adresaron samtempe por la serĉado de korespondamikoj (rete, poŝte, skajpe kaj alimaniere), sed ankaŭ por trovi helpon dum vojaĝoj. En la “turisma sekcio” ekzemple eblas serĉi kontaktojn dum vojaĝo, senkostajn tranokteblojn, urbogvidanton, hotelperanton. Fine eblas serĉi laŭ hobioj aŭ interesoj, por ekzemple trovi fakulon pri iu specifa temo.
La profilo laŭ la deziro de la personoj povas enhavi ankaŭ informojn pri lingvo-konoj. La tuta uzo de la adresaro estas senkosta, sed oni povas subteni la projektagadon per amikiĝo al la fondaĵo Esperanto Internacia. Amikoj havas ankaŭ etajn avantaĝojn en la uzado de la adresaro, ĉar ili ekzemple povas
vidi la kontaktinformojn (stratadreson, telefonnumerojn), se la koncernatoj tion permesis.
La adresaro kompreneble helpas nur se la informoj estas laŭeble kompletaj, do estus taŭge zorge plenigi la propran profilon. Intertempe pli ol 250 homoj aliĝis al la adresaro.La adreso estas www.adresaro.org.
Menciindas, ke skribante al administrado@adresaro.org oni ankaŭ povas peti paperan formularon por registriĝi ĉe la adresaro. Tio permesas, ke ankaŭ personoj, kiuj ne havas retpoŝtadreson aŭ malofte uzas ĝin, povas registriĝi.
La kreon de la adresaro iniciatis kaj idee realigis Martin Schäffer, internacia Esperanto-aktivulo, komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario de Germana Esperanto-Asocio. La programadon de la paĝo prizorgis Dima Ŝevĉenko, fama
rusa aktivulo.

Martin Schäffer

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>