Nova lernejo en Ĉeĥio

Baroka kastelo en la nordmoravia vilaĝo Bartošovice gastigis la unuan Internacian

Esperanto-Lernejon, organizitan meze de novembro de la radio Verda Stacio.

En la inaŭgura vespero la kursanojn bonvenigis per kantoj en Esperanto grupo da infanoj el la loka bazlernejo.

La vilaĝestrino Kateřina Křenková rakontis pri la historio de la kastelo kaj vilaĝo, kaj la direktorino de la lernejo Žana Mahď疚ov deziris al ĉiuj sukceson dum la studado. Sekve oni komune tostis per bongusta frukta trinkaĵo, kaj manĝis freŝbakitajn moraviajn kukojn.

15 komencantoj kaj 11 progresintoj el tri landoj uzis la eblon interkonatiĝi kaj lerni Esperanton laŭ rekta metodo de la slovaka instruisto Stano Marček en la moderne ekipita klaso de la lernejo. Fine de la lecionoj oni kantis Esperantajn kantojn kun gitara akompano de Stano. Li ankaŭ prelegis pri kuracaj plantoj kaj faris karaokeon kun la muzikgrupo Team, kies manaĝero li estis.

La vicsekretariino de ILEI Magdalena Feifičov prelegis pri Baza Esperanto-Kurso (BEK). Ŝi montris kiel rapide ellerni kaj memori la tabelvortojn.

Paŭlo Kaščák, la ĉeforganizanto, prezentis la radion Verda Stacio (www.verdastacio.net) kaj instruis kiel aŭskulti ankaŭ aliajn radiostaciojn, kiuj elsendas en Esperanto.

En solenaĵa salono de la kastelo kantis por la kursanoj kaj por la civitanoj de Bartošovice la hungara kantistino Anjo Amika.

Tre plaĉis al ĉiuj promeno en la natura rezervejo Poodří laŭ “instrua pado”. La gvidanto informis pri la tie vivantaj kreskaĵoj kaj animaloj. En la bela suna aŭtuna tago videblis la sanatorio Klimkovice kaj la montopintoj Lysá hora kaj Radhošť en la montaro Beskydy.

Memore al la 1-a Internacia Esperanta Lernejo okazis sur la korto de la lernejo komuna plantado de Esperanto-tilio.

Sincerajn dankojn meritas la organizantoj Paŭlo Kaščák kaj lia “dekstra mano” Rostislav Čubok, la instruistoj, la kuiristinoj, kiuj preparis bongustajn “kastelajn” manĝaĵojn kaj al la loka televido, kiu produktis kaj elsendis filmon pri la lernejo: http://verdastacio.wix.com/lernejo#!televido.

Al la venontjara IEL en Bartošovice (9-13 okt 2013) jam

eblas aliĝi ĉe http://verdastacio.wix.com/lernejo#!aliĝilo.

Jana Křížková

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>