NOVA GRAVA FINANCA SUKCESO DE EEU

NOVA GRAVA FINANCA SUKCESO DE EEU

Kiel konate, pro la profesia laboro de nia direktorino Maja Tišljar, Eŭropa Esperanto-Unio ĉiam pli regule estas financata el la mono de Eŭropa Komisiono, ĉefe per apartaj projektoj. Nur unufoje ni ricevis efektive ankaŭ subvencion por la funkciado de la asocio mem sed nun jam la 3-an fojon unu el la projektoj ellaboritaj de Maja, ĉi foje kunlabore kun la partnero E@I, estis aprobita kaj ni devos realigi ĝin inter decembro 2012 kaj novembro 2014. Temas pri projekto LINGVO.INFO pri kiu detalojn vi povas legi en la ĉi-numera artikolo de Petro Balaž. Ĝi estos realigita per la helpo de euntute 9 partneraj organizoj kaj ĝia kompleta valoro estas 530.000 eŭroj el kio EU pagos 400.000. La kompletan kunordigadon transprenis EEU kaj la gvidan rolon havos Maja Tišljar. La subvencio unuflanke multe helpos la profesian agadon de EEU ĉar ĝi ebligas ke EEU pagu salajron por partatempa laboro al Maja, kiu ja pro ĝi havos grandegan laboron, sed ŝi kompreneble plu agos ankaŭ kiel direktorino de EEU ĝenerale. Aliflanke EEU ricevas same kiel la aliaj 8 partneroj 75% de sia parto de la buĝeto kaj devas mem havigi 25% de sia propra projektbuĝeto, kio estas sumo multe pli alta ol la realaj jaraj enspezoj de EEU, sed ni fidas ke kun helpo de esperantistoj ni sukcesos majstri ambau defiojn: realigi bonegajn projektrezultojn kaj trovi rimedojn por finance realigi la projekton laŭplane.

Zlatko Tišljar

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>