Helpo de volontuloj

Saluton,

Ni renovigas dometon apud la marbordo kaj deziras helpon de volontuloj.
Gastigado eblas kontraŭ 3/4 horoj da laboro ĉiutage.

Temas pri interna renovigo de la domo. Ni loĝas en alia ludomo pli komforta.

Eblos ĉiutage bicikle, buse aŭ piede iri al la plaĝo kaj strando.
Eblos akompani nin al vesperaj baloj kaj festoj (ni estas ankaŭ muzikistoj).
Eblos foje duontage velŝipi sur la maro.

Mi estas 49 j. konata esperantisto kaj patrino de 3 gefiloj kiuj uzas Esperanton denaske (ili jam plenkreskas kaj fore loĝas). Mi estas psikopedagogo.
Mia kunulo estas 41 j. meznivela esperantisto. Li estas instruisto de matematiko.

Gastante en nia familio vi pliboniĝos en Esperanto kaj vi ekkonos nian mediteranean marbordan klimaton.

La loko estas en tutsuda Francio. Vi povas veni ekde nun, la 1an de januaro 2013! La renovigado daŭros plurajn monatojn ĉar eble plej ekologia.

Ne hezitu kontakti min ĉe: fransoazo@uea.org kaj telefone ĉe +33 4 22 44 21 39 begin_of_the_skype_highlighting +33 4 22 44 21 39  end_of_the_skype_highlighting (hejma telefono, ne poŝtelefono).

Feliĉan novajron al vi, esperantista legant(in)o!

Françoise NOIREAU
Solliès-Toucas, suda Francio
+ 33 4 22 44 21 39 begin_of_the_skype_highlighting + 33 4 22 44 21 39   end_of_the_skype_highlighting
06 09 12 03 74 (poŝtelefono)
http://www.pasportaservo.org/blogoj/%C4%9Dui-la-mediteranean-marbordon-kaj-volontuli#comment-2014

Příspěvek byl publikován v rubrice Články / Artikoloj. Můžete si uložit jeho odkaz mezi své oblíbené záložky.

Napsat komentář

Vaše emailová adresa nebude zveřejněna.

Můžete používat následující HTML značky a atributy: <a href="" title=""> <abbr title=""> <acronym title=""> <b> <blockquote cite=""> <cite> <code> <del datetime=""> <em> <i> <q cite=""> <strike> <strong>